Finnlando, kaj nun estas praktikata ankaŭ en multaj aliaj landoj. La finnoj enkondukis la
ideon transformi la kutimon ĉerpi oron de la riveroj Navelgas kaj Bárcena (ambaŭ alfluantoj
de la pli granda rivero Esva), en amuzoj, ĉar ĉi tiuj riveretoj, kvankam ankoraŭ konservas
spurojn de nesufiĉa oro por sia ekspluatado, tamen povas taŭgi por sportoj.
Rezulte de tio, la ŝatokupo fariĝis tradicio laŭlonge de la tempo kaj transdonita de generacio al
generacio kaj poste asociiita al la Golden Screeners Asocio. Tiel Navelgas fariĝis nacia referenco
por ĉi sporto kaj konata nacie kaj internacie, ĉar de antaŭ kelkaj jaroj venis homoj de diversaj
mondopartoj por partopreni en la konkursoj okazantaj ĉi tie ĉiujare dum la lasta semajnfino
de julio, okaze de la lokaj festoj. Ĝin kunvenigas pli ol 200 landajn kaj internaciajn parto-
prenantojn, ĉar ĝi estas konsiderata kiel malferma konkurso de la t.n Goldpanning Asocio kaj
tiel oni deklaris ĝin “Regiona Festo pri Turisma Intereso”.
"Barciaecus" estas la nomo de la loka asocio respondeca pri organizado en Navelgas ĉiujare,
ekde 1999, la Regionaj kaj Naciaj Konkusoj de Kribrado de Oro, kiuj permesas al la parto-
prenantoj direktan kontakton kun naturo ĝuante la riĉan pejzaĝan oferton: sportan, kulturan
kaj gastronomian de la zono. En 2005 Navelgas gastigis pli ol 600 kribristoj alvenintaj el 21
diversaj landoj. Gravas mencii, ke en 2008 kaj 2015 la urbo havis la ŝancon aranĝi la Mondan
Oran Kribradan Konkurson.
Orminado, kiel neceso, havas longan tradicion en okcidenta Asturio, kiel oni facile komprenas,
ĉar la asturaj prapatroj, kiuj loĝis en ĉi tiu regiono, uzis ĝin kiel la sola maniero ĉerpi la
grandvaloran metalon de siaj riveroj. Nuntempe ĝi fariĝis, kiel jam menciite, amuza sporto, kiu
allogas kaj loĝantojn kaj eksterlandanojn.
La plej gravaj elementoj kiam temas por kribri oron, kompreneble, estas la kribriloj, kiuj en
pratempo estis konstruitaj el ligno, kvankam ili povas esti el diversaj materialoj kaj havi
malsamajn formojn (rondaj, ĝenerale) sed la plej ofta estas tiu de konusa formo, ankaŭ konata
kiel ĉina ĉapelo, kaj la plej bona maniero uzi ĝin konsistas el plenigi ĝin per sablo en la elektita
loko, kaj mergi en la libera rivero (serĉante iom da fluo) ŝpinante la akvon per konstantaj
movoj de la kribrilo ĉirkaŭ ĝia rando por malfiksi la surfacan sablon por forigi kiel eble plej
grandan nombron da ŝtonoj. Tiel, facile forigas preskaŭ la tutan malpezan sedimenton kaj
koncentras la pezajn mineralojn (inkluzive de oro) en la fundo de la kribrilo. Oro, estante multe
pli peza materialo ol la sablo aŭ tero kun kiu ĝi estas miksita, ĉiam restos funde de la kribrilo
ĉar ne povos flosi kun la akvo. Ĉi tiu paŝo devas esti ripetita kiam restas malmulte da sablo ĝis
kiam oni povas preni per la manoj la eblajn trovitajn orgrajnojn. Pacienco kaj ĉefe tre bonan
vidon estas la plej konsilinda por trovi la malgrandajn orajn grajnojn kamuflitajn inter la sablo.